PIV · 3587
eklezi¹o
eklezi1o
1 ♜ Ĉiu el la kunvenoj, en kiuj la unuaj kristanoj preĝis al Jesuo k faris, por memorigo pri li, rite komunan manĝon: Gajo, la gastiganto […] de la tuta eklezio N; estas honto por virino paroli en la eklezio N; la eklezioj de Azio vin salutas N.
2 (maj.) ✞ La ideala societo de la kredantoj el ĉiuj lokoj k el ĉiuj tempoj, regata de Kristo: mi forte persekutis la Eklezion de Dio N; Kristo estas kapo de la Eklezio N; la batalanta (sur tero), la triumfanta (en ĉielo) Eklezio; la Patroj de la Eklezio.
3 (min. aŭ maj.) ✞ Organizita komunumo en difinita tempo, loko aŭ formo: la praa eklezio; la Skota eklezio; la Romkatolika, la Anglikana, la Ortodoksa eklezioj; kiel diktas al li la instruoj de lia eklezio Z; mi estas servanto de la eklezio Z. ☞ konfesio.
eklezia. Rilata al eklezio: la ekleziaj ŝtatoj (pasintece posedataj de la papo).
ekleziano. Ano de eklezio.
ekleziulo. Kleriko: treege bone, mia ekleziulo! Z.
praeklezio ✞ La unua kristana komunumo en Jerusalemo.
protoeklezio. Eklezio de la unuaj jc.
samekleziano. Ano de la sama eklezio.
ŝtateklezio. Regne organizita eklezio, reguligita de la ŝtata leĝodonado k ekonomie garantiata de la ŝtato.