← Reen al E

PIV 2020 · 3588

eklips³o

eklips3o 🔭 Malapero kompleta aŭ parta de astro pro trairo en la ombro aŭ duonombro de alia astro (situanta inter ĝi k la observanto aŭ inter ĝi k la lumfonto): parta, plena, ringa eklipso de suno.
eklipsa
Rilata al eklipso: la eklipsa daŭro.
(pp lumo) Prezentanta serion da mallongaj eklipsoj, t.e. intermitajn lumbrilojn: eklipsa lumturo, vojsignalo.
eklipsi (tr)
🔭 Nedaŭre kaŝi lumon de astro.
(f) Ŝajnigi malpli rimarkinda la superecon de iu pro sia propra supereco: li eklipsas siajn konkurantojn.