PIV 2020 · 2631
civil¹a
civil1a
1 Propra al la ordinara civitano, ekster ĉiuj aliaj eblaj karakterizoj sociaj, sekve: a) ne militista: en civilaj vestoj Z; civila ofico; civila kuraĝo (ekz-e defendi siajn politikajn konvinkojn ks); civila malobeado (kontraŭ la ŝtata malhumaneco); b) ne eklezia: civila edziĝo; c) ne politika: civilaj rajtoj.
2 ⚖ Koncernanta nur la interpersonajn rilatojn, k pli speciale: ne kriminala: civila juro.
3 (pp tempo) Ne astronomia: la civila jaro, tago.
civileco. Eco de io aŭ iu civila.