PIV 2020 · 2632
★civiliz/i
★civiliz/i (tr) Morale, intelekte k socie klerigi, plidelikatigi krudajn morojn: la helenoj k Romanoj civilizis siajn barbarajn najbarojn; la granda amasbuĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon Z; paco konstanta, kiu sola konvenas al civilizita homa raso Z.
civilizo. Ago de tiu, kiu civilizas k rezulto de tiu ago.
civilizado. Procezo, celanta al civilizo: budhismo potence helpis al la civilizado de la orientaj landoj.
civilizito. Homo civiliza.