PIV · 9045
laik³o
laik3o
1 Homo, kiu ne apartenas al pastraro aŭ monaĥaro. ☞ kleriko, profano.
2 (f) Homo, ne havanta apartan kompetentecon; nefakulo, nespecialisto: laiko en lingvistiko. ☞ diletanto.
laika
1 Havanta karakteron de laiko 1: laika instruisto; laika frato, fratino (helpant(in)o de monaĥ(in)ejo); (pli precize, pp ŝtataj institucioj, opinioj pri la publika vivo ks) neŭtrala pri religio, sendependa de iu ajn religia instanco, rifuzanta klerikalajn influojn: laika lernejo; laikaj asocioj.
2 Karakterizanta laikon 2: tute laika atako de la problemo.
laikeco. Karaktero de io laika 1: la laikeco de la instrusistemo; la laikeco de la franca ŝtato.