← Reen al K

PIV · 8409

★konvink/i

konvink/i (tr) Fari per pruvoj aŭ rezonoj, ke iu akceptu ion kiel veran aŭ pravan: tiun ĉi publikon konvinki ni ne entreprenas, ĉar ĉiuj niaj vortoj pereus vane Z; por konvinki pri ĉi tio niajn aŭskultontojn, ni petas ilin prezenti al si […] Z; pruvoj konvinkas nur la spiriton, ne la koron; ĉu miaj klarigoj pri la montritaj proponoj konvinkis la legantojn pri ilia malakceptindeco? Z; li (rakontis al mi multon), por konvinki min respondi Z; mi do estas konvinkita pri la utileco de via asocio Z. persvadi, kredigi.
konvinka. Tia, ke ĝi konvinkas: konvinka pledo, dokumento; duoble konvinka por mi estas la cikatro ĉi tie Z; nia afero konvinke montris sian fortecon Z.
konvinko. Stato de menso, al kiu io estis pruvita kiel vera: mi venis al la firma konvinko, ke Z […]; tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu Z; rokfirma konvinko; ili diris kun plena kora konvinko Z.
konvinkebla. Tia, ke tiu povas esti konvinkita: se li nun estus konvinkebla […] Z.
konvinkiĝi. Iĝi konvinkita: mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas Z; pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi, ĉar […] estas aldonita plena lernolibro Z; ni kalkulos niajn fortojn por konvinkiĝi, ĉu ni havos la eblon krei […] Z; ne estas ni fantomoj, konvinkiĝu! Z.
konvinkiĝo, konvinkiteco. Konvinko: ŝi parolis per voĉo de plena konvinkiteco Z.
nekonvinkebla. Tia, ke tiu ne povas esti konvinkita: nekonvinkeblaj ŝtipkapuloj.