PIV · 8408
konvikt/i
konvikt/i (tr) ⚖ Pro konvinkaj pruvoj juĝi kulpa en proceso: konvikti iun pri krimo.
konvikto. Ago de tiu, kiu konviktas: konvikto per cirkonstancoj estas tre malfirma.
konviktaj montraĵoj. Objektoj identigitaj de la akuzisto, kiel pruvantaj la kulpecon de la akuzito. ☞ pruvobjektoj.