PIV · 8407
konvertor/o
konvertor/o. Aparato, uzata por transformi:
1 ⏚ kurenton en alispecan kurenton;
metalurgia konvertoro Ⓣ Aparato, uzata por transformi gison en ŝtalon: konvertoro de Bessemer.
nuklea konvertoro ☐ Reaktoro, kiu dum sia funkciado samtempe produktas novan disspliteblan materialon tiamaniere, ke atomoj de potenciala atombrulaĵo estas transformataj per sorbo de neŭtronoj en disspliteblajn atomojn.
konvertora kompleto ⏚ Grupo de du aŭ pluraj elektraj maŝinoj – motoro k generatoro – mekanike kuplitaj kune, plej ofte sur sama ŝafto, kun apartaj magnetaj cirkvitoj, servanta por transformi iun specon de kurento en alian specon.