PIV 2020 · 5225
gis/o
gis/o Ⓣ Alojo el fero k karbono, kun proporcio de 2 ĝis 6,6% da karbono: blanka giso (dura k rompebla, uzata precipe en la fabrikado de ŝtalo); griza giso (bone fandebla, uzata precipe por elfandado, pilieroj, kolonoj, maŝinblokoj, radiatoroj, pianoframoj); specialaj gisoj (kun iom da mangano aŭ nikelo ks). ☞ fero, ŝtalo. ➞ gisbriko, gismaso.
gisa. Konsistanta el giso: gisa forno.
gisi. Fandi (pp produktado de giso).
gisejo. Fabriko, kie oni pretigas gison aŭ muldas objektojn el giso.
gisisto. Laboristo en gisejo.
krudgiso. La nerafinita giso de la unua ferfandiĝo.