PIV · 8143
★komisi/i
★komisi/i (tr)
1 Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aŭ klopodo, kiun li devas zorgi k prirespondi: komisii al la sekretario publikigon de protokolo B; mi intencis komisii la tradukon al iu alia Z; la libron oni komisiis al ŝi traduki Z; komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel komisii al komitato verki bonan poemon Z; li komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj X; li estis komisiita porti la aĉetaĵojn sur la ŝipon X; jen beno estas komisiita al mi X.
2 Transdoni kiel prizorgotaĵon: vi komisiu al la Levidoj la tabernaklon X; la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon X. ☞ konfidi.
komisie. Laŭ la maniero de iu, kiu komisias: estas komisie transdonita al mi paro da galoŝoj Z; mi parolas komisie de mia grupo (en ĝia nomo).
komisio
1 Ago, per kiu oni komisias ion al iu: li ricevis la honoran komision formi […] Z; por fari reformojn en E. la Delegacia Komitato ricevis komision nek de la E-istoj, nek de siaj propraj delegintoj Z; mi parolis kun la mastrino de la domo en komisio de unu sinjoro Z; multaj amikoj petas min sendi al ili en komision grandan nombron da libroj Z (kun komisio vendi ilin, t.e. kredite).
2 Tio, per kio iu estas komisiita: tiu servistino plenumis nur negravajn komisiojn Z; prenu tiun ĉi paketon: en ĝi vi trovos mian komision detale Z.
3 (ark.) Komisiono.
komisianto ✉ Persono, laŭ kies ordono k je kies konto la komisiisto aĉetas aŭ vendas.
komisiisto
1 Tiu, kies metio estas plenumi la komisiojn de aliaj personoj: strata komisiisto; komisiisto por la transporto de la pakaĵoj, varoj.
2 ✉ Tiu, kiu profesie kontraktas laŭ la ordono k je la konto de alia persono, ricevante pro tio salajron aŭ provizion.
komisiulo. Komisiita peranto: vere vi prenis lertan komisiulon Z.
irkomisio. Iro por aĉetado de varoj ktp en komisio de iu: venadis maljuna homo, por ordaranĝi k plenumi la irkomisiojn Z. ☞ trabutiki.