PIV · 8141
komisar¹o
komisar1o
1 Tiu, kiu estas komisiita de ŝtato aŭ privata organizo, plenumi specialan nedaŭran funkcion: komisaro de la registaro apud la Parlamento (por klarigi k apogi specialan leĝoprojekton); komisaro de balo, de festo (komisiita ĝin prepari k prizorgi); komisaro de ekspozicio Z.
2 Ŝtata oficisto kun administraj k justicaj funkcioj: polica komisaro Z.
3 Komisiito de revolucia registaro: komisaro ĉe la armeoj (dum la franca revolucio); popolkomisaro (nomo de ministro en Sovet-Unio ĝis 1946).
kontrolkomisaro. Komisaro, elektita de la ĝenerala asembleo, por kontroli la kontojn de la estraro.