PIV · 1079
★arest/i
★arest/i (tr) ⚖ Per leĝa aŭ polica aŭtoritato kapti iun, por tiun malliberigi k eventuale transdoni al juĝado: aresti ebriulon, suspektaton, ŝteliston; li estis arestita de Gestapo; oni liberigis la arestitojn.
aresto, arestado. Ago de tiu, kiu arestas: decidi la areston de komplotanto; preventa arestado antaŭ la tempo de la manifestacio.
arestejo. Ejo, kie arestitoj estas provizore tenataj, antaŭ ilia apero antaŭ enketisto aŭ tribunalo. ☞ punĉambro.
arestisto. Polica aŭ juĝeja funkciulo, komisiita por la arestoj.