← Reen al D

PIV · 2920

deleg¹i

deleg1i (tr) Sendi iun, kiel reprezentanton: nia societo delegis tri membrojn al la kongreso. deputi, komisii;  reprezenti.
delegito. Persono, kiun iu delegis: orde elektitaj delegitoj Z; ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiom […] Z; rajtigitaj delegitoj Z.
delegitaro. Tuto de la delegitoj.