PIV · 4289
familiar²a
familiar2a. Tiel senceremonia, kiel interne de familio; senĝena: familiara esprimo, stilo, gesto, tono; familiaraj manieroj B; li estas tro familiara kun siaj superuloj. ☞ intima.
familiaraĵoj. Tro senĝenaj manieroj (ekz. karesoj).
familiareco. Eco de iu, io familiara, senceremonieco.
familiariĝi. Iĝi familiara kun iu aŭ io.