PIV 2020 · 5754
★hejm/o
★hejm/o
1 Propra aparta domo aŭ loĝejo, kie oni vivas konstante; familia restadejo: la migruloj k vaguloj ne posedas hejmon B; estu bonvena en mia hejmo!; pasis tri jaroj de la tempo, kiam li forlasis la hejmon Z; la hejmo de Anglo estas lia kastelo; (analoge) ili okupis la malplenan neston de hirundoj k rigardis ĝin kiel sian hejmon Z; amaso da cikonioj, kiuj forlasis la hejmon Z. ☞ domo, penatoj, loĝejo, mastrumaĵo, rezidejo.
2 Loko destinita servi kvazaŭ hejmo por aparta kategorio de personoj: infanhejmo, soldathejmo, studenthejmo. ☞ hospico, sidejo.
3 (evi) = hejmlando: se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco de unu speciala gento Z; mi esperis, ke mia popolo (hebrea) akiros iam sian antikvan hejmon Z.
4 ⛷ Bazo 13.
hejma
1 De hejmo, rilata al hejmo: la hejma lando Z, lingvo; kara hejma domo! Z; floroj de la hejma vilaĝo Z; hejma dometo estas kiel patrineto Z; adiaŭ, vi hejmaj valoj! Z; sklavo, sur kiun lumis nia hejma suno Z; nia lingvo estas al ili hejma Z (malfremda); hejmaj diaĵoj; hejma vesto (negliĝo). ☞ familiara, intima.
3 (f) 🍁 ♉ Indiĝena: planto hejma en la Mediteranea regiono.
hejme
1 En sia hejmo, en sia propra domo: unu vesperon, kiam li sidis hejme Z; venu, ĉar mia edzo ne estas hejme! X; ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme Z; senti sin kiel hejme; la patro silente revenas hejmen Z; li iris returne hejmen Z; ili rakontis pri tio post sia reveno hejmen Z.
2 (f) Tiel intime, senĝene, kiel en sia propra domo: al ŝi fariĝis en la koro ankoraŭ pli agrable k hejme Z; tiu ĉi ideo en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti Z; hejme vestita. ☞ gemuta.
hejmeca. Kvazaŭ hejma: la siringo staris en plena florado k odoris tiel hejmece! Z.
hejmigi. Kutimigi al kunvivado kun homoj: hejmigi sciuron, mungoton.
hejmama, hejmosida. Amanta restadi hejme.
alihejmulo. Fremdulo: malamo kontraŭ alihejmuloj Z.
eksterhejme. For de la hejmo: resti eksterhejme Z.
kvazaŭhejma 🍁 ♉ Kvazaŭindiĝena: glekomo estas hejma en Eŭropo k Azio, kvazaŭhejma en N Ameriko.
rehejmiĝi. Reveni hejmen.
samhejmano. Ano de la sama hejmo: patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj Z.