PIV 2026 · Artikolo 13434

rezidi

Litero R

rezidi ntr
1 konstante kaj oficiale loĝi: el la 50 plej grandaj industri-kompanioj de l’ mondo 20 rezidas en Usono SMa
2 loĝi en la loko, en kiu oni plenumas ian funkcion: rezidanta episkopo ne rezidanta episkopo rezidanta akademiano ne rezidanta akademiano
rezida KOMP komputila programo restanta konstante en la ĉefmemoro: munti rezidan programon
rezidejo domo, en kiu oni rezidas: vilaĝa rezidejo G reĝa rezidejo G ĉiu civitano povas voĉdoni en la loko de sia leĝa rezidejo