← Reen al F

PIV · 4805

★fremd/a

fremd/a. Senrilata kun la koncernata persono aŭ afero
pro aparteneco al alia lando: esti en fremda lando Z; li komprenis fremdajn lingvojn Z; la tiel nomataj vortoj fremdaj (t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto) Z; suferi sub fremda okupado. aligenta, alilanda, eksterlanda.
pro aparteneco al alia persono: kiu fremdan avidas, propran forperdas Z; de fremda dento ni doloron ne sentas Z; de fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo Z (ne ŝtelu!); el fremda ledo oni tranĉas larĝe Z; fremdan vundon kaŝas vesto Z; fremda edzino estas malvasta puto X; fremdan edzineton fiku, al najbaro helpi streba W; £ fremda havo (obligaciaj pruntoj, kreditoj ks). aliula;
pro nekonateco aŭ nespertiteco: li rekonis ilin, sed li ŝajnigis sin fremda al ili X; nenio estis pli fremda al lia koro, ol la intenco […] Z; mi fariĝis fremda por miaj fratoj X; tiu voĉo ne estas fremda al mi; tiu punkto estas tute fremda al la diskutata temo; al homo nenio homa devas esti fremda; tiu scienco estas evidente al li tute fremda; (pp io akcidente eniĝinta en la organismon aŭ tie nenormale formiĝinta) eltiri fremdan korpon. ekstera, malpropra.
fremdaĵo
Malpropraĵo.
Io el fremda lando. ekzota.
fremdeco. Eco de iu aŭ io fremda: la fremdeco de niaj kutimoj ridigis ilin; reciproka fremdeco dividas inter si la naturajn filojn de unu sama lando Z.
fremdiĝi. Iĝi fremda al: li fremdiĝis al sia propra familio.
fremdiĝo
Stato de iu aŭ io, kiu ĉesas esti sendependa.
Σ Stato de iu, kiu apartenas al alia homo: la fremdiĝo plu ekzistas en iaj sociaj kondiĉoj, kiel prostituado, salajreco ks.
fremdulo. Viro fremda al la koncerna lando, gento, familio kc: mi estas fremdulo en fremda lando X; ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos, estu mortigita X; ne punu infanojn antaŭ fremduloj Z; vin laŭdu fremdulo, sed ne viaj lipoj X; vi estu gardata kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj X; la pasloĝantoj, kiuj fremdule loĝas ĉe vi X; la Fremdula Legio de la franca armeo.
fremdlando. Ĉiu lando ekster la propra: bona estas fremdlando, sed aliaj tie loĝu Z; en fremdlandon pelis ŝin la sorto Z; fremdlanda, florvarmeja kreskaĵo Z; ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino Z. eksterlanda.
forfremdiĝi. Foriĝi, iĝante fremda: miaj konatoj forfremdiĝis de mi Z.
malfremda. Apartenanta al la sama gento, familio; prezentanta la samajn kutimojn: ĉe li mi sentis min tute malfremde; iom post iom la nova studento malfremdiĝis. hejma, intima.