← Reen al A

PIV · 497

★ali/a

ali/a
Ne la sama, kiel iu aŭ iuj jam menciita(j), ne identa kun: ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono Z; la hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj Z; transportu la seĝon de ĉi tie sur alian lokon Z; skatolo aŭ alia objekto Z; sen ia alia vorto li eliris; kelkaj aliaj ekzemploj; diversaj aliaj kreskaĵoj Z; kian alian, pli bonan formon oni povus trovi Z; inter aliaj aferoj ŝi devis iri ĉerpi akvon Z; ne ekzistas alia dio, kiu povus vin savi X; mi estas la Eternulo k ne ekzistas alia X (sk. Dio); diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido k aliaj Z (sk. acidoj).
Diferenca per unu aŭ pluraj ecoj: tio estas tute alia afero Z; la rezulto estis tute alia, ol ni esperis; nun ŝia rideto estis alia, ol matene; kun la tempo la formo de la lingvo eble estos alia, ol tiu, pro kiu ni nun laboras Z; ŝi estis tute alia, ol kiel li ŝin imagis al si Z. Rim. 1 Se alia estas akompanata de negacio, oni povas uzi sendiference olkrom (atentante, ke post la prep. krom oni ne uzas akuz-on): la diletanteco ne povas esti io alia, krom aldono, ornamo de la vivo Z; nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro Z; la kongreso tute ne povas elekti ian alian lingvon krom lingvo arta Z; ne scii alian lingvon krom sia propra Z; (sed: ol sian propran).
Dua el du personoj, objektoj aŭ grupoj: la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo Z; la transportado de l’ akcento de unu silabo sur alian Z; krei malamon inter unuj gentoj k aliaj Z; tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj Z; el ŝiaj infanoj unuj estas bonaj k aliaj malbonaj Z.
(pron-e uzata) Iu alia homo: tiam mi semu k alia manĝu! X; ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos Z; aliajn gvidas k mem ne vidas Z; ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via Z; amu unu la alian X. Rim. 2 En la korelativaĵo unu… alia…, oni enmetas la art-on antaŭ alia, kiam oni volas akcenti la reciprokecon.
alia… alia…. Korelativaĵo, esprimanta, ke, se unu afero ŝanĝiĝas, ankaŭ same la dua afero ŝanĝiĝas: aliaj domoj, aliaj homoj Z; aliaj tempoj, aliaj moroj Z.
tiu aŭ alia. Iu ajn: fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando Z; homoj, kiuj perdis ĉiun kredon je la dogmoj de tiu aŭ alia religio Z.
alie
En alia maniero: ĝi estos tiel k ne alie! Z; ni havas sufiĉe da tempo, por prepari la aferon alie Z; agi alie mi ne povis Z; longan tempon neniu en la mondo respondis tiun ĉi demandon alie ol «Jes» Z; ne paroli alie, ol kun ironia rideto Z.
En alia supozo; se ne: mi ja bezonas manĝi, alie mi povas tute maldikiĝi! Z; alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon Z; obeu, alie vi estos punata.
alie… alie…. Unumaniere… alimaniere…: infanoj, kiuj konstante vidas ke ilia patro parolas alie k agas alie Z; (analoge) unu parolis tiel, alia parolis alie X.
alio, aliaĵo. Io alia: semu, ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta X; dum via servanto estis faranta tion k alion […] X ; nek io, nek alio Z; la sperto baldaŭ montris tute alion Z; alsendi korespondojn al gazetoj k inter aliaĵoj rakonti, ke […] Z.
alii (ntr) Diferenci: vesto nobelina plej malriĉa alias ol jup’ kampulina G.
alieco. Malsameco: homoj vere pensantaj neniam malamas aligentanon pro la alieco de lia religio Z.
aliigi. Fari ion alia, ŝanĝi, modifi: por ke oni lin ne rekonu, li aliigis sian voĉon; sorĉe aliigi homon en porkon. metamorfozi, transformi.
aliulo. Iu alia: sekreton de aliulo ne malkaŝu X; la kampo de aliulo.
interalie. Inter aliaj aferoj.
kunalie. Sendistinge kun aliaĵoj: kredeble mi metis ĝin kunalie en mian pakon Z.
Rim. 3 La vorto alia k ĝiaj derivaĵoj ne apartenas al la tabelo de korelativoj. Maksimume allasebla (kvankam evi) estas la formo poseda: ies gajno, alies perdo.