PIV 2026 · Artikolo 506

alieni

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. aliena
  2. alienec/o
  3. alieniĝ/o
alieni tr
1 JURO transigi ion en la posedon de alia persono aŭ grupo: tiuj parceloj, kiujn ties proprietuloj eble inklinas alieni BFo
2 io aŭ iu igi iun senti sin fremda.
aliena kapabla alieni 2.
alieneco fremdeco: komunaj spertoj de alieneco, provokitaj de tutmonda moderneco en diversaj mondopartoj Ko
alieniĝo PSIK fremdiĝo 1: li satire skizas la problemojn de socio, kiu superis ĉiun psikologian alieniĝon, sed perdis la homan naturon ILa el la vidpunkto medicina la interparolo kun si mem signifas tendencon al alieniĝo OE