← Reen al F

PIV · 4806

★frenez/a

frenez/a
(iu) Perdinta la prudenton pro mensa malsano: Izrael ekscios, ĉu freneza estis la viro inspirita! X; furiozfreneza alkoholulo.
(iu) Perdinta la sinregadon pro pasio; malsaĝega: li estis freneza pro ĵaluzo, ĝojo. furioza.
(io) Malsaĝega, sensenca: freneza amo, deziro, elspezo B.
frenezo. Stato de homo freneza: atako de frenezo; li (avarulo) estas malsana, tio estas senĝoja frenezo Z. demenco, ekstravaganco, deliro, manio.
frenezi (ntr) Esti freneza (pf): li frenezas de senespera amo.
frenezaĵo. Ago de iu freneza: li volas kredigi, ke li estis en la domo, k ĉi tiun frenezaĵon oni ne povas elpeli al li el la kapo! Z.
frenezeco. Stato de iu freneza.
frenezeta. Ne tute prudenta, iom ekstravaganca.
frenezigi. Fari iun freneza: tiu ĉi pendindulo min frenezigos! Z; freneziga situacio.
freneziĝi. Iĝi freneza: la furioza Mads denove freneziĝis! Z.
frenezulo. Homo freneza: hospitalo por frenezuloj.
frenezulejo (ark). Domo, kie oni gardas k flegas frenezulojn: li mortas, enŝlosita en frenezulejo Z.
frenezumi (ntr) Strange paroli aŭ konduti, kvazaŭ frenezulo.  muŝo, zumi.