PIV 2020 · 3650
ekstravaganc/o
ekstravaganc/o Z. Ago aŭ parolo kontraŭa al la komuna saĝo, sensenca strangaĵo: kelkaj lirikaj poetoj faras el sia arto harmonian ekstravagancon; libereco fari, kion ili volas, k ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco Z. ☞ deliro, frenezo, petolo.
ekstravaganca
1 (io) Kontraŭa al la komuna saĝo, sensence stranga.
2 (iu) Faranta ekstravaganco(j)n.
ekstravaganci (ntr) Ekstravagance konduti.