PIV · 10744
★muŝ/o
★muŝ/o
1 ♉ Insekto (Musca k.a. g-oj) el la ordo de dipteroj, kies diversaj sp-oj estas tre komunaj k vivas en lokoj loĝataj de homoj k bestoj: la muŝoj dancas Z, zumas Z; (f) havi muŝon en la cerbo Z (esti tre stranga, iomete freneza, havi strangajn ideojn); muŝo zumas en lia kapo Z (samsenca esprimo. ☞ grilo); kalkuli muŝojn Z (vane peni pri bagateloj); bati du muŝojn per unu bato Z (f ☞ ŝtono).
2 Malgranda hartufo ĉe la malsupra lipo de viro. ☞ barbo.
3 G ♜ Malgranda rondo el nigra tafto aŭ silko, kiun la virinoj gluis al si sur la vizaĝon, por akcenti la blankecon de sia haŭto.
bananmuŝo. Drozofilo.
vinagromuŝoj. Drozofiledoj.