PIV 2026 · Artikolo 3431
drozofilo
drozofilo ZOOL malgranda diptera muŝo, tipe pale flava ĝis ruĝe bruna ĝis nigra, kun ruĝaj okuloj, allogata de putra frukto; la plumeca aristo kaj la venaro de la flugiloj estas karakterizaj. genro Drosophila Sin. bananmuŝo. ➞ drozofiledo.
drozofiledovinagromuŝo, t.e. muŝo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas drozofilo.
nigraventra drozofilo speco de drozofilo tre uzata por genetikaj eksperimentoj. specio Drosophila melanogaster