PIV · 5453
★gril/o
★gril/o ♉ G. (Gryllus k parencaj g-oj) de insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de ensiferoj, kiuj iom saltas, vivas en herbejoj (precipe sub surgrundaj folioj k ŝtonoj), en arbaroj aŭ domoj (i.a. en bakejoj) k unutone kantas: arbara grilo (Nemobius sylvestris), hejma grilo (Acheta domesticus), Italia grilo (Oecanthus pelluscens), kampa grilo (Gryllus campestris); la grilo krikrias, ĉirpas; (f) ia grilo zumas al li en la cerbo (li estas frenezeta, havas strangajn ideojn; ☞ kaprico, muŝo).
talpogrilo. G. (Gryllotalpa) de insektoj el la ordo de ortopteroj, subordo de ensiferoj, kun antaŭaj kruroj, aspektantaj kiel dentaj ŝoveliloj, uzataj por fosi galeriojn en grundo; sin nutras per etaj animaloj, i.a. larvoj de insektoj.