PIV 2020 · 1656
★barb/o
★barb/o
1 Tuto de la haroj kreskantaj sur la mentono k vangoj: barbo bele kombita, distaŭzita; vangoj, sur kiuj krispiĝis la nigra barbo Z; falsa barbo; rabista virino, kiu havis longan hirtan barbon Z; (analoge) barbo de kapro.
2 Tiuj haroj, rigardataj kiel signo de matura aĝo: saĝo barbon ne atendas Z; griza barbo saĝon ne atestas Z; barbo potenca, sed kapo sensenca Z.
3 Tiuj haroj, rigardataj kiel vireca ornamo: karesi al iu la barbon Z; ĵuri per la barbo de l’ Profeto Z; Ĥanun prenis la servantojn de David, k forrazis al ili duonon de la barbo X. ☞ muŝo 2.
barba. Havanta barbon.
barbeto. Mallonge tondita barbo.
barbisto. Barbiro.
barbulo. Homo barba.
plenbarbo Z. Ne tondita barbo.
Blua barbo, Blubarbo. Persono de fabelo, kiu pendigis en ŝlosita ĉambro la kadavrojn de siaj edzinoj.
bokbarbo. Tragopogono.
kaprobarbo. Pinte tondita mentona barbo.
ruĝbarbulo. Viro kun rufa barbo, fantasme opiniata maliculo: kelkaj ruĝbarbuloj aludadis, ke la rabeno edziĝis pro la mono Z.
Ruĝbarbulo (aŭ
la Ruĝbarba) Alnomo, i.a. de imperiestroj Nerono k Frederiko la 1a.