PIV · 13209
★raz/i
★raz/i (tr) Fortranĉi la harojn ĉe la haŭto per tiucela ilo: razi al iu la barbon Z; estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aŭ razitaj N; (analoge) razi ies kapon, verton; freŝe razitaj vangoj; ĉiu virino, preĝanta kun kapo senvuala […] estas tia sama, kvazaŭ ŝi estus razita N. ☞ tondi. ➞ tonsuro.
razado. Agado de tiu, kiu razas.
razilo. Ilo, konsistanta el klingo kun tre akra eĝo k el tenilo, k uzata por razi: tranĉilrazilo (kun klingo simila al tiu de tranĉilo); sendanĝera razilo (kun tre maldika klingeto, kiun oni poste forĵetas); elektra razilo.
razisto. Barbiro: (f) razisto raziston razas Z.