PIV · 10745
★mut/a
★mut/a
1 Ne posedanta parol- aŭ son-kapablon: surda k muta de la naskiĝo B; (analoge) ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji X. ☞ afazio.
2 Ne povanta aŭ ne volanta dum momento paroli pro emocio aŭ pro ia kaŭzo: vi ĉiuj, vi estas palaj, mutaj atestantoj! Z; muta pro teruro B, de surprizo Z; resti muta antaŭ trafa demando; koro, por kiu, se ĝi ion jam decidis, aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj! Z. ☞ silenta.
muteco. Stato de iu muta: rifuĝi […] al la tragika muteco de l’ ŝtonoj! K.
mutigi. Fari iun muta: mutigi per detranĉo de la lango; (f) la tondro vin mutigu, spirito de mensogo! Z; mutigi la gazetaron per drakonaj leĝoj.
mutiĝi. Iĝi muta: falas sur ilin timo […], ili mutiĝas kiel ŝtono X; li mutiĝis de surprizo B.
mutulo. Homo muta: tiam la lango de la mutulo ekkantos! X.
surdamutulo. Homo surda k muta: alfabeto de la surdamutuloj.