← Reen al M

PIV · 10746

mutaci/o

mutaci/o Subita ŝanĝiĝo de geno, de la strukturo de kromosomo aŭ de la nombro de kromosomoj, kiu iufoje manifestiĝas per ŝanĝiĝo de la responda(j) hereda(j) karaktero(j): mutacioj okazas ĉefe pro ŝanĝiĝo de DNA: breĉo en iu parto, enŝovo de fremda DNA, duoblado, inversiĝo ktp; punkta mutacio (ŝanĝiĝo de nur unu nukleobazo); enŝova, foriga mutacio (aldono, resp. forpreno de peco de DNA); fazmutacio (ŝanĝiĝo de la fazo de la kodonoj pro aldono aŭ forigo de bazoj, kies nombro ne estas oblo de 3). translokiĝo.
mutacii (ntr) Ŝanĝiĝi pro mutacio: geno mutacias.
mutaciinto. Mutaciinta geno.
mutaciigi. Estigi mutacion: iuj kemiaĵoj k radiadoj estas mutaciigaj.
mutaciismo. Doktrino, kiu klarigas la evoluon de la vivuloj per mutacioj. darvinismo, lamarkismo, transformismo.
mutaciulo. Ĉelo aŭ vivulo, karakterizata de mutaciinta geno.
retromutacio Mutacio de jam mutaciinta geno, kies efiko estas reveno al la normala geno.
transmutacio Transiĝo de unu kemia elemento en alian: la radioaktiva transmutacio de radiumo en radonon.
transmutacii (pp elemento) Transiĝi en alian elementon.
transmutaciigi. Transformi unu kemian elementon en alian: la alkemiistoj esperis transmutaciigi plumbon en oron.