← Reen al Z

PIV · 16855

★zum/i

zum/i. Aŭdigi kontinuan, malakutan k obtuzan bruon:
(ntr) pp insektoj, kies flugado faras zo-sonon: svarmis k zumis skaraboj, abeloj k muŝoj Z; (analoge) zumis la kugloj ĉirkaŭ lia kapo; zumis la malnova horloĝo Z; (f) muŝo zumas al li en la kapo (li iom frenezetas).
(tr) pp homo murmuranta aŭ kantanta kun preskaŭ fermita buŝo: zumi kanton; (analoge) dancario zumis en lia kapo.
(ntr) pp konfuza bruo: zumis la konversacioj en la drinkejo; (f) en konfuza miksamaso zumis la pensoj en mia cerbo.
zuma. Rilata al zumado: el zuma fono distingiĝis akra voĉeto.
zumoj, zumado. Bruo de iu, io zumanta: orelaj zumoj (pro malsaneco); la zumado de la insektoj en la herbejo; la senĉesa zumado de la virinaj langoj ĉirkaŭ la akuŝintino; zumado de radioricevilo (pro la fortaj kurentoj de proksime funkcianta aparato).