PIV 2026 · Artikolo 16854

zuluo

Litero Z

zuluo ano de gento de suda Afriko, loĝanta precipe en la sudafrika provinco Kvazulu-Natalo.
zulua rilata al zuluoj aŭ ilia lingvo: la zulua ne havas apartan vorton por «blua», sed esprimas ĝin laŭvorte kiel «ĉielverda» JWe
Zululando HIST GEOG historia regiono de la sud-afrika provinco Natalo, kiun la eŭropaj koloniistoj uzis kiel rezervejon por la zuluoj. KwaZulu