PIV 2026 · Artikolo 2946

demenco

Litero D

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. demencul/o
  2. fru/a demenco
  3. parkinson/a demenco
  4. senil/a demenco
  5. vaskul/a demenco
demenco MEDI simptomaro kun diversaj kaŭzoj, karakterizata de kogna kadukiĝo kaj kondutaj perturboj, precipe ĉe maljunuloj. Sin. senila demenco. ➞ alchejmera malsano.
demenculo homo suferanta je demenco.
frua demenco (arĥaismo) finstadia skizofrenio.
parkinsona demenco demenco pro parkinsona malsano.
senila demenco demenco.
vaskula demenco demenco pro damaĝo al cerba(j) vaskulo(j). ➞ apopleksio.