PIV 2026 · Artikolo 14377
skizofrenio
skizofrenio PSIK kronika cerba malsano karakterizata de perturboj de percepto, pensado, emocioj kaj socia funkciado, ofte kun paranojo kaj (precipe aŭdaj) halucinoj: pacientoj trafitaj de skizofrenio suferas pro halucinoj, deliroj, paranojo kaj fojfoje forta malkvieto PVi ➞ dupolusa perturbo, psikozo.
skizofreniulo homo trafita de skizofrenio.