PIV 2026 · Artikolo 14378
skizoida
skizoida PSIK havanta psikajn trajtojn, kiuj povus esti antaŭsigno de skizofrenio, ekz. emon enfermiĝi en si kune kun malfacileco adapti sin al la eksteraj realaĵoj.
skizoidulo homo kun skizoida karaktero.
PIV 2026 · Artikolo 14378