PIV · 11419
★orf/o
★orf/o. Knabo, kies gepatroj, aŭ nur unu el ili, mortis: ŝtatadoptita milita orfo; ne ĉiu, diris Karotharulo, havas la bonŝancon esti orfo.
orfa. Perdinta la patron k/aŭ la patrinon: orfa infaneto; (f) la fenestro restis orfa je siaj vitroj; iliaj laboriloj kuŝis orfe (forlasite) sur la stablo.
orfeco. Stato de iu orfa.
orfejo. Rifuĝejo por la orfoj.
orfigi. Fari iun orfa: tiu katastrofo orfigis multajn; (f) tagoj k noktoj, kiam orfigita animo vane vokas la perditon Z.
orfino. Orfa knabino: mi estas ja orfino elpelita Z.