PIV · 11420
Orfe/o
Orfe/o Z ☉ Sorĉa muzikisto, kiu malsupreniris en Hadeson, por de tie revenigi sian edzinon Eŭridico; ♧ 𝅘𝅥𝅰 protagonisto de multaj verkoj.
Orfea. Rilata al Orfeo aŭ al lia legendo: Orfeaj poemoj, orakoloj.
Orfeismo Θ Unu el la helenaj misteroj, tiam celebrata de sekretaj frataroj, k ligita kun la kulto de Dionizo. ☞ Eleŭziso, pitagorismo.