← Reen al I

PIV · 6507

indiĝen⁴o

indiĝen4o
Homo, kies supozataj prapatroj loĝis en la sama lando jam de nememorebla tempo: kiel indiĝeno el inter vi estu la fremdulo, kiu ekloĝis ĉe vi X; la Usona civilizacio ekstaris super la ekstermado de la indiĝenoj. aborigeno, aŭtoktono.
🍁 Planto aŭ besto, kiu jam de tre longe loĝas en iu teritorio k ne estis enkondukita el alia regiono. adventico, ekzota.
indiĝena. Rilata al indiĝeno(j): la indiĝena dialekto; indiĝena planto, besto (kiu ne estis enkondukita el alia regiono).
kvazaŭindiĝena 🍁 Planto aŭ besto enkondukita en iun teritorion, alklimatiĝinta al ĝi k nature reproduktiĝanta en ĝi, tiel ke ĝi ŝajne estas indiĝena. Sin. kvazaŭhejma.