Frukto de abrikotarbo: drupo kun glata kerno, kun flava, iom faruneca karno kaj kun oranĝe flava, ofte parte ruĝa lanuga haŭto: kompoto el abrikotoj; krudaj, sekigitaj abrikotoj. abrikota. El aŭ kun abrikotoj: abrikota likvoro; abrikotaj knedlikoj. abrikotujo (L. L. Zamenhof), abrikotarbo. Grava fruktarbo de la (genro) prunuso (Armenia prunuso), kun petiolaj, korformaj, duoble dentaj folioj, kun blankaj aŭ helege ruĝetaj floroj aperantaj antaŭ la ekfoliado, kaj kies fruktoj estas abrikotoj; hejma en (Centra) Azio, kultivata en varmaj-sekaj regionoj (interalie, inter aliaj) de (suda) Eŭropo kaj de (norda) Afriko. (rilata vorto el la sama semantika kampo) unzuo, persiko, umeo.