PIV 2026 · Artikolo 37

aborti

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 9
  1. aborto
  2. abortaĵ/o
  3. abortit/o
  4. abortit/aĵ/o
  5. abortem/a
  6. abortig/a
  7. abortig/i
  8. abortig/o
  9. abortig/il/o
aborti
1 tr ino naski antaŭtempe idon nevivipovan: profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti Z se viroj frapos gravedan virinon, kaj ŝi abortos MT Sin. misnaski. ➞ akuŝi.
2 ntr (figurasence) io ĉesi kreski aŭ evolui: kiom da laŭte reklamitaj projektoj de lingvo internacia ridinde abortis! ➞ fiaski.
aborto
1 ago de ino, kiu abortas: aborto de bovino aborto de malsanulino ses mil fetoj jare savitaj de aborto MDe
2 (figurasence) ĉeso de la kreskado aŭ evoluado de io: post la aborto de «Praga Printempo» en 1968 KuK
abortaĵo, abortito, abortitaĵo nevivipova ido antaŭtempe naskita: kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon MT pli feliĉa ol li estas abortito MT kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus MT
abortema havanta tendencon aborti: donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn MT
abortiga rilata al abortigo: abortiga operacio
abortigi
1 kaŭzi aborton ĉe ino:se ili abortigus la feton, ili estos jure persekutitaj GMc tio estigas etikajn problemojn pri la rajto abortigi KUn
2 (figurasence) ĉesigi la kreskon aŭ evoluon de io: per lertaj manovroj li abortigis la ribelon abortigita apartigo de eklezio kaj ŝtato en Grekio MD
abortigo ago abortigi: la leĝo en ĉi tiu precipe katolika lando ne permesas abortigon GMc finfine Etiona mortis pro fuŝita abortigo ALö
abortigilo ilo, per kiu oni estigas aborton.