PIV · 384
★akuŝ/i
★akuŝ/i (tr)
1 Elpuŝi maturan feton el la utero: akuŝi je ĝemeloj, je malviva infano; la patrino akuŝis belan infanon B. ☞ naski, aborti.
2 (f) Malfacile k pene produkti: li akuŝis antaŭ nelonge dikan disertacion.
akuŝo. Ago de ino, kiu akuŝas: normala, antaŭtempa akuŝo; akuŝlito.
akuŝejo. Hospitalo, speciale destinita por akuŝoj.
akuŝigi. Helpi la akuŝon: kiam vi akuŝigos la Hebreinojn […], se estas filo, mortigu lin X.
akuŝilo. Forcepso.
★akuŝistino. Virino, kies profesio estas prizorgi la akuŝojn: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj X.
akuŝologio. Obstetriko.
postakuŝo. Elpuŝo de la fetaj membranoj.