PIV · 9461
★lit/o
★lit/o
1 Meblo, uzata por kuŝe ripozi, dormi, seksumi: parada lito kun silkaj kurtenoj Z; tuj ili eksaltis el la lito Z; sur la pieda parto de la lito kuŝis infano Z; kiu amas la liton, ne akiros profiton Z; mi pretigis la liton, k tiu havos la plezuron! Z; post ni (geamantoj) profunda lit’ W; liten, ne militen! (estas preferinde amori, ol militi); duloka, ĝemela lito; litkadro, litkapo, litkuseno, litvesto. ☞ lekto, matraco, somiero, kuŝujo.
2 Loko, kie kelkaj sovaĝaj bestoj, ekz. leporo, noktas subĉiele. Sin. kuŝejo.
litaĵo. Ĉio, kio servas por aranĝi liton (matraco, littukoj, kovrilo).
ellitiĝi. Leviĝi el lito.
enlitiĝi. Kuŝiĝi en lito.
dulita. Entenanta du litojn: dulita ĉambro.
klaplito. Lito kun metala, faldebla framo.
pajlolito. Nekomforta kuŝejo, konsistanta ĉefe el pajlosako.
pendlito. Hamako.
portlito. Lito kun tegmento, kurtenoj k portostangoj, tiel ke ĝi povas esti portata de homoj aŭ bestoj. ☞ portseĝo, palankeno.
tabullito. Militista aŭ malliberula lito, konsistanta nur el tabuloj: la soldatoj kuŝis sur la tabullito de sia gardista ĉambro Z.
tendolito. Lito por sportisto, tendumanto ks.
terlito. Masonaĵo el nebakitaj brikoj, en kiun oni enkondukas fumon el forno por ĝin varmigi, k sur kiu oni dormas nokte k sidas tage en orientaj landoj.