← Reen al S

PIV · 13960

★seĝ/o

seĝ/o. Meblo, destinita por la sido de unu persono: ligna, metala seĝo; velura seĝo Z; kana seĝo Z; aĉeti tablon kun ses seĝoj; alportu seĝon por la gasto; okupi seĝon de prezidanto; rezervi seĝon; seĝo kun kvar, tri piedoj; la Sankta Seĝo (de la papo; Vatikano). benko, trono, sidloko;  rungo.
seĝeto. Malgranda seĝo. benketo, tabureto, skabelo.
kromseĝo. Seĝeto, aldonita al la regula nombro da seĝoj en teatro, aŭlo ks.
apogseĝo, brakseĝo. Seĝo kun dorso k brakoj por sin apogi sidante.
beboseĝo. Longforma subtena seĝo, en kiu eta bebo povas rigardi la ĉirkaŭaĵon en pozicio duonsid-duonkuŝa.
elĵetseĝo Tia aranĝaĵo, kiu en necesbezono ebligas elĵeti eksteren per ago de raketo la seĝon de piloto k aŭtomate malvolvi paraŝuton.
faldseĝo. Faldebla tolseĝo.
fekseĝo. Seĝo kun truo, por ekskrementi.
ferdekseĝo. Longa faldebla tolseĝo, en kiu oni povas preni pozicion mezan inter sido k kuŝo.
ĥorseĝo. Ligna seĝo por kanonikoj, en la ĥorejo de preĝejo.
infanseĝo. Seĝeto kun altaj piedoj, en kiu eta infano povas manĝi aŭ esti manĝigata.
klapseĝo. Seĝo, kies sidloko, fiksita klape, risorte leviĝas post la uzo, por okupi plej malmulte da loko.
lulseĝo. Seĝo, muntita sur du balancarkoj, tiel ke la sidanto povas luli sin.
portseĝo. Seĝo, kun tegmenteto, portata de du homoj per du stangoj. palankeno, portlito.
predikseĝo Z. Katedro, de kiu oni predikas.
pufseĝo. Speco de forte remburita granda kuseno, sur kiu oni sidas.
rulseĝo. Seĝo provizita per radetoj: elektra rulseĝo (por handikapulo).
tolseĝo. Seĝo, kies sidloko estas larĝa tolstrio, fiksita je la du ekstremoj.