PIV · 13959
segregaci/o
segregaci/o
1 Σ Sistemo, per kiu registaro apartigas diversajn grupojn de homoj laŭ ilia origino, etno, religio k.a., aŭ en apartajn kvartalojn aŭ en apartajn fakojn de la publikaj lokoj: religia, rasa segregacio. ☞ geto.
2 Ⓣ Neplena apartiĝo de la diversaj homogenaj partoj de alojo dum ĝia likviĝo.
3 ⊕ Koncentriĝo de iu(j) mineralo(j) en apartaj lokoj de sedimento k ĉefe de magmo: magma segregacio (segregacio dum malvarmiĝo de magmo); magma segregacio de erco. ☞ diferenciĝi.