← Reen al S

PIV 2020 · 13958

segment²o

segment2o
a) Parto de geometria figuro, kiu estiĝas je tranĉo per rektoj aŭ ebenoj: segmento de disko; segmento de globo. b) (pli speciale) Parto de rekto inter du punktoj. Sin. streko.
Ĉiu el la laŭvice aranĝiĝintaj, pli-malpli egalaj partoj de la korpo de diversaj artropodoj k anelidoj. Sin. metamero 2.
segmenti (tr) Dividi en segmentojn.
segmenta. Prezentanta segmentojn: segmentaj animaloj (konsistantaj el sinsekvaj segmentoj).
segmenteco Eco de segmentaj bestoj: segmenteco de anelidoj. Sin. metamereco.
segmentiĝo Tuto de la unuaj dividiĝoj de la ovo post la fekundiĝo.