PIV · 13957
★seg/i
★seg/i (tr) Tranĉi per segilo: segi poplon, branĉon de arbo, tabulon, platon el marmoro; segi oston, membron; segi metalplaton.
segado. Ago de iu, kiu segas. ➞ segadostreko, segvojo.
segaĵo Z. Ligneretoj produktitaj de segado.
segejo. Establo, kie oni segadas arbojn al tabuloj.
★segilo. Tranĉaparato, konsistanta ĉefe el ŝtala klingo, provizita per dentoj k ordinare ŝovata alterne antaŭen k malantaŭen: ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? X; senfina segilo (ŝtalbendo, kies du ekstremoj estas kunvelditaj); trapeza segilo (kies klingo havas tian formon kun tenilo ĉe unu ekstremo); (analoge) muzika segilo (instrumento el ŝtala klingo, kiun oni vibrigas). ➞ segilvojo.
ronda segilo. Ronda ŝtalplato, kies rando estas dentohava.
segildenta. Prezentanta la konturon de la dentoj de segilo.
segisto. Homo, kies profesio estas segado.
segboko Vd boko.
segmaŝino. Elektra maŝino por segi: rotacia segmaŝino.
bendsegilo. Kontinua dentohava ŝtalbendo, kies du ekstremoj estas kunbrazitaj.
ĉensegilo. Mekanika ĉeno, provizita per dentoj por segi arbojn, ŝtipojn ks.
klinsegilo. Segilo, kies klingo povas esti klinita laŭ la bezonoj de la tasko.
mansegilo. Trapeza segilo.