PIV 2026 · Artikolo 5174

geto

Litero G

geto
1 HIST urboparto, kie la judoj devis loĝi: en marto 1941 oni devigis ĉiujn judojn de Krakovo loĝi en la hebrea geto JMI konataj estas la getoj de Varsovio, Łódż , Krakovo, Lublin kaj la koncentrejo, nomata geto, en Theresienstadt JMI hodiaŭ, la malnova juda geto estas okupata de ĉinaj loĝantoj ALi
1 Zamenhof neniam uzis la vorton geto, sed li uzis la ne-esperantigitan formon ghetto (en unu sola letero): la malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto Z.
➞ judejo.
2 urboparto, plej ofte malriĉa, kie loĝas plejparte nur homoj de certa nacieco, raso, religio k.s.: ankaŭ turkoj kutime vivas en iuspecaj getoj SMa oni trovas jam ne nur en la nigrulaj getoj lombardejojn MD
3 (figurasence) izolita loko, medio, komunumo k.s.: neniu fako devas resti en izolita geto GMc ĉu eterna restado en lingva geto helpas al iu? OE la superaj klasoj serĉas pli bonan vivkvaliton en novaj oraj getoj, malproksime de la malriĉuloj MD