← Reen al I

PIV 2020 · 6508

indik³i

indik3i (tr) Precize liveri al iu la bezonatan sciigon: steleto en PIV indikas Fundamentajn vortojn; glui afiŝojn, por indiki la vojon al la kongresejo; indiki la horon, la tagon, la lokon de kunveno; barometro indikas la aerpremon; la temperaturo indikata de eksterdoma termometro; tio estis indikita al ni de la kuracisto. difini, informi, marki, montri, sciigi.
indika. Liveranta indikon: indika fosto, simptomo, indika funkcio de aro.
indiko
Ago de indikanto.
Sciigo indikita: la aparato liveras fidindajn indikojn; bibliografiaj indikoj; la temperaturo de la korpo estas grava indiko en ĉiu malsano; obei la indikojn de recepto.
indikaĵoj Konstatitaj faktoj, kiuj probabligas la realecon de la ĉefa fakto k estus malfacile klarigeblaj per alia supozo: la pruvo per la indikaĵoj estas la plej malforta. atestaĵoj, konfeso.
indikilo
Montrilo: videbla indikilo (🚂 montrilo de mekanika signalilo); indikilo de direktoŝanĝo ĉe aŭtomobilo. blinkilo.
= indikanto.
indikanto Substanco, kiu indikas certan stadion en procezo: fenolftaleino estas indikanto ĉe titrado de acidoj kun alkaloj, ĝi indikas la neŭtralecan punkton.
indikatoro
Aparato, servanta por videbligi aŭ alie sentebligi la ekziston k ofte la direkton aŭ specon de iu fenomeno: indikatoro de tensio, de premo, de potenco; indikatoro de frekvenco ( aparato por laŭnormigi la frekvencon de kurentfonto).
= indikanto.
indiki, bioindiki (pp vivulo) indiki modifojn, eĉ malgravajn, de la medio i.a. sekve de homa agado: likenoj bioindikas atmosferan poluadon.
indikanto, bioindikanto Bioindikanta vivulo.
kontraŭindiko Aparta cirkonstanco, kiu malhelpas la uzon de iu kuracilo.
akvonivela indikilo. Indikilo, montranta la nivelon de la akvo en maŝino.
deklivecindikilo Ŝildo apud fervojlinio aŭ ŝoseo, kiu montras, en kioma grado sekvas ascenda aŭ descenda parto.
ĝirindikilo 🚐 Mekanika aŭ luma aparato, kiu montras al la postvenantoj la direkton, al kiu turnas sin veturilo.
incidindikatoro Instrumento indikanta la angulon, en plano de simetrio inter la trajektorio k la longakso de aviadilo.
izolindikatoro. Instrumento, por mezuri la izolitecon de konduktilo.
horizontalindikatoro Instrumento indikanta la angulojn de la transakso k longakso de aviadilo en flugado, rilate al la vertikalo.
nivelindiko. Alto de la akvosurfaco, legata je nivelskaloj ĉe diversaj punktoj de riverfluo.
prezindiko. Slipo, afiŝeto, alkroĉita al varo k indikanta la prezon.
rapidindikatoro. Instrumento, indikanta la rapidecon de veturilo, aviadilo, ŝipo ks.
vojindikatoro Instrumento, utiliganta giroskopon, k indikanta ĉian ŝanĝiĝon en la direkto de aviadilo for de la rekta vojo.
uzindikoj Vd uzi.