← Reen al M

PIV · 9935

★mark/o

mark/o
Speciala signo, metita sur io k servanta por rekonigi k distingigi ĝin: meti markon sur libron, sur la tolaĵon de internulo.
Originala desegnaĵo, vorto, kombino de literoj, nombroj k.a., kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj: tipografia marko; registrita marko; fabrikmarko; ŝtatmarko; protektado de la markoj; marko de juvelisto; (analoge) kiu estas la marko de via aŭto?; mi rekomendas ĉi tiun markon de konjako; fajna marko de ĉampano.
Objekto, havanta distingan signon k servanta por akiri ion: marko ĉe ludo; teatra marko; asidua marko (ĉe konsilio, akademio ks). ĵetono, kontramarko.
Distinga linio, pozicio, de kiu konkuranto devas ekiri.
marki (tr) Meti markon sur: marki sian pakaĵon B, siajn naztukojn, la paĝon de citaĵo, dehakotan arbon; marki krajone la preserarojn; marki per peco de kreto krucon sur la pordo Z; marki per steleto la radikojn oficialajn.
markilo. Aparato, por marki: markilo ĉe bilardo; markilo por tolaĵo.
markhava. Surhavanta markon de firmo, garantiita, bonkvalita: markhava vino.
akvomarko. Filigrano 2.
brulmarki. Stampi la ŝultron de krimulo, la dorson de ŝafo, bovo ks, por povi ilin rekoni.
fragmarko. Tubereto ĉe la supraĵo de la haŭto, kun formo k koloro de frago.
glumarko. Algluebla bildeto, sen poŝta valoro.
gvidmarko. Signo ĉe vojo, ĉe marbordo ks, servanta por gvidi.
kalkulmarko. Disketo, servanta por faciligi la kalkulojn.
kontrolmarki. Kontroli k marki per gradiga streko enhavmezurilojn, pezilojn ks, laŭ ŝtata ordono.
kvitancmarko. Speciala marko, atestanta la pagon de proporcia imposto okaze de la pago de ŝuldo.
normomarki. Marki sur aĵo la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikaĵo.
poŝtmarko. Presita, plejofte ortangula, ĝenerale dentita paperpeco, kiun oni algluas sur letero, karto, pakaĵo ks, por pagi la afrankon: bloko, kolekto da poŝtmarkoj. filatelo, stampo.
telefonmarko. Marko, en formo de monero, kiun oni uzas en publika telefonbudo.