PIV · 4229
★fabrik/o
★fabrik/o. Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn: fabriko de drapo, ŝuoj, ludiloj, medikamentoj; metalurgia, ilmaŝina fabriko; gasfabriko, sukerfabriko. ➞ marko, fabriklaboristo.
fabrika. Rilata al fabriko: la fabrika elfarado de tiu pigmento estas pli malmultekosta, ol la natura akirado.
fabriki (tr) Produkti en fabriko: fabriki ilojn, maŝinojn, kanonojn, alumetojn, butonojn, ŝtrumpojn; (f) mi volus scii la efektivan k memstaran opinion de ĉiuj E-istoj, k ne tiun arte fabrikitan opinion Z. ☞ elfari.
fabrikado. Ago de tiu, kiu fabrikas: la procedoj de fabrikado estas ofte sekretaj.
fabrikaĵo. Io fabrikita.
fabrikanto. Posedanto aŭ direktoro de fabriko.
amasfabrikado. Fabrikado de objekto en tre granda kvanto, por malaltigi ĝian koston.
antaŭfabrikado. Amasfabrikado de la elementoj de tutaĵo (ekz. domo), tiaj, ke ili povas esti kunmetataj sen plua alĝustigo sur la konstruloko.
gasfabriko. Fabriko, kie oni industrie produktas brulgason.
tabakfabriko Vd tabako.