PIV · 15248
★tabak/o
★tabak/o
1 🍁 Sp. de nikotiano (Nicotiana tabacum), kultivata por folioj, kiuj estas fonto de tabako 3.
2 Kn de sp-oj de nikotiano, same uzataj kiel tabako 1.
3 Materialo por fumado, maĉado aŭ snufado, liverita el la folioj de tabako 1 aŭ 2, sekigitaj k diversmaniere preparitaj: li tre dezirus fumi pipon da tabako Z; mi ne fumas cigarojn, ankaŭ ne maĉas tabakon, k nek mi nek mia edzino flaras tabakon Z; la uzado de tabako estas malbona kiel por la sano, tiel ankaŭ por la kaso. ☞ cigaredo, pipo.
tabaka. Rilata al tabako: ĉirkaŭita de nuboj da tabaka fumo B; tabaka butiko, komerco.
tabakejo. Loko, kie oni kultivas tabakon 1.
tabakisto. Butikisto, kiu vendas tabakon 3.
tabakozo ⚕ Pneŭmonokoniozo de la laboristoj, kiuj kribras la tabakan pulvoron.
tabakujo
1 Saketo, por teni provizon da tabako.
2 Skatolo aŭ poto, por la sama uzo en ĉambro, domo.
tabakfabriko. Fabriko, en kiu oni el la folioj de tabako 1 preparas la diversajn formojn de tabako 3.