PIV · 10990
nikotin²o
nikotin2o Ⓚ Venena alkaloido, ekstraktata el tabako, C10H14N2, uzata i.a. kiel insekticido, k ekscitanta la aŭtonoman nervosistemon.
nikotina acido, nikotinata acido. C6H5NO2, 3-piridinkarboksila acido, fabrikata per oksidado de nikotino; vitamino kun antipelagra efiko: la vitamino PP konsistas el nikotinata acido k nikotinata amido.
nikotina amido, nikotinata amido. C6H6N2O, amido de nikotina acido; vitamino kun antipelagra efiko.
nikotinismo ⚕ Kn de la akutaj aŭ kronikaj afekcioj, kaŭzataj de la uzado de tabako.